Pagmanieroj
Pagmanieroj
Ni preferis kutiman antaŭpagon, sed eksciinte komplikaĵojn pri tio ĉe pluraj aliĝintoj, ni decidis niariske proponi al vi ankaŭ eblecon
de SURLOKA PAGO (fidante vian solidarecon , se vi devontigos vin pagi laŭ malmendokondiĉoj ĉi-sube, ĉar alikaze ni pagos la elspezojn proprapoŝe).
Ĉiukaze ni daŭre preferos, se vi povos pagi por la aranĝo en la jenaj manieroj:
1) Banko-konto de ĈEA en Ĉeĥio:
Adreso de la banko:
Ceskoslovenska obchodni banka, a.s.
Postovni sporitelna
Radlicka 333/150
CZ - 150 57 Praha 5
Ceska republika
Banka kodo - 0300
Konto numero - 195 230 825
Varia simbolo - 50100
Ceskoslovenska obchodni banka, a.s.
Postovni sporitelna
Radlicka 333/150
CZ - 150 57 Praha 5
Ceska republika
Banka kodo - 0300
Konto numero - 195 230 825
Varia simbolo - 50100
IBAN: CZ70 0300 0000 0001 9523 0825
BIC: CEKOCZPP
En la mesaĝon por akceptonto de la pago bonvolu indiki:
"Vikimanio" kaj nomon de la paganto(j)
BIC: CEKOCZPP
En la mesaĝon por akceptonto de la pago bonvolu indiki:
"Vikimanio" kaj nomon de la paganto(j)
GRAVA RIMARKO:
Ĉe la pagoj de eksterlando al banko-konto bonvolu aranĝi, ke la ĝir-kotizon pagos vi kiel sendanto (alikaze dum la aranĝo ni devos repostuli de vi la sumon, deprenitan de la sendita mono). Ĝi devus esti 150 CZK (ĉ. 6 €). Same bv. postuli, ke jam „via“ banko aranĝu monŝanĝon kaj transpagu la precizan sumon en CZK. Por ŝpari aŭ dividi tiun-ĉi elspezon, memkompreneble eblas interkonsenti kaj grupigi pagon de pluraj aliĝintoj. Tiukaze tamen klare bv. informi nin!
o Temas pri preferata varianto, ĉar ankaŭ vi tuj scios de „via“ banko kiom vi pagos en eŭroj laŭ la aktuala kurzo.
o Se vi uzos tiun-ĉi varianton kaj pagos komplete ĉiujn servojn por loĝi, manĝi kaj ekskursi, tiam anstataŭ 2.260 CZK vi rajtas ĝiri nur 2.100 CZK kaj ĝui ĉ. 7 %-an rabaton. Bv. ne forgesi alkalkuli adekvatan sumon por la programkotizo.
Por pagoj el Ĉeĥio servos la sama konto sen neceso uzi IBAN kaj BIC.
2) UEA-konto de ĈEA (Ĉeĥa Esperanto-Asocio)
indikita : svaz-v
Rimarko: Se vi pagos per via UEA-konto, bonvolu sendi la ĝir-mesaĝon (krom al UEA-oficejo) kopie ankaŭ al ni. En la priskribo estu via(j) nomo(j) kaj indiko „Vikimanio“,
Ĝi servu precipe kiel la rezerva varianto aŭ al posedantoj de UEA-konto. Same en tiu-ĉi varinto necesas kovri ĉiujn eventualajn aldonajn kostojn.
La ricevitan sumon en eŭroj tiukaze la organizantoj simple obligos per 24 por rekalkuli al CZK. Eventualan reston oni pagos surloke en CZK.
La aliĝo validas nur post pago de minimume 50 % el rezervitaj servoj + plena pago por la koncerna programkotizo.
Malmendokondiĉoj:
Ĝis 2011-10-20 10 % de la rezervitaj servoj
Post 2011-10-20 dependos de la konkreta traktado pri loĝado kaj manĝoj, sed la sumo ne superos 25 % de la rezervitaj servoj.
Malmendo post 2011-10-24 estos traktata tute individue!
La malmendo devas esti en skriba formo al la retadreso por aliĝoj: evikimanio@gmail.com, de kie vi ricevos konfirmon.
Bv.konsideri, ke por rericevi eŭrojn ni povas uzi sole transĝiron al via UEA-subkonto aŭ ni akceptos vian komision al iu partoprenonto (se ni disponos pri eŭroj). Ni ne rezignas pri viaj proponoj, sed uzi bankojn estus tro kosta afero!
Ni tamen senprobleme kaj senpune akceptos transdonon de via aliĝo al alia persono, kiu ĉerpos viajn menditajn servojn.