V I K I M A N I O
Historie unua unika internacia renkontiĝo de esperantistoj-vikipediistoj kaj interesiĝantoj pri la interreta enciklopedio Vikipedio
omaĝe al dekjariĝo de ĝia Esperanta versio
Ni invitas kaj spertulojn por renkonti siajn kolegojn, kiujn ili ĝis nun konas eble nur virtuale, kaj novulojn, kiuj volus ekscii pli pri tiu ĉi fascina projekto kaj lerni, kiel mem kontribui al ĝi. Ni ofertos kaj komunajn programojn kaj apartajn seminariojn laŭ grado de progresinteco.
Supozata programo:
prelegoj
trejnado pri Vikipedio kaj aliaj projektoj de la Fondaĵo Vikimedio
(event. pri aliaj komputilaj lertecoj) por komencantoj kaj spertuloj·
fakaj diskutoj kaj laborgrupoj ·
vespera (neformala) programo (filmprojekciado, muzikumado ktp) ·
duontaga ekskurso al Litomyšl (renesanca urbeto en la UNESKO-listo)
Rimarko: Por vidi priskribojn de la fotaĵoj en Fotoalbumo necesas klaki
sur la unuopajn fotaĵojn, ne nur tuŝi ilin permuse.