Loko
Loko
La gastiganta urbo Svitavy troviĝas en mezo de Ĉeĥa respubliko, Regiono Pardubice, en milda pejzaĝo de Bohemia-moravia limlando. Ĝi situas 180km oriente de Prago, 70 km norde de Brno, kaj 200km norde de Vieno.
Ĝi estas bone trafike atingebla de ĉiuj direktoj, ĉu aŭtomobile, buse aŭ trajne.
Svitavy estas distrikta urbo kun ĉ. 17 mil loĝantoj. Ĝi fieras pro sia bela historia placo, la dua plej longa en la tuta lando, kaj konatas ankaŭ kiel naskiĝurbo de Oskar Schindler (kun kies vivhistorio vi povos konatiĝi en la urba muzeo).
La urbo estas freŝe oficiala sidejo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj ekde 2008 en ĝi situas Esperanto-Muzeo (en kies ejo ankaŭ okazos parto de la vikimania programo).
Pliajn informojn pri la urbo vi povas legi en http://eo.wikipedia.org/wiki/Svitavy
Ekzistas rekta trajna aŭ busa konekto el Brno (unu horo da veturado),
direkte el Prago ekzistas rektaj trajnoj (2 horoj dudek minutoj) aŭ konektoj kun ŝanĝo en Česká Třebová. Pli detalaj trafikaj informoj aperos baldaŭ en la rubriko „Kiel atingi la lokon“.
Kiel atingi la lokon
Rekomendataj trajnkonektoj al Svitavy eldiversaj direktoj aperas en la rubriko KIEL VENI AL SVITAVY. Pri detaloj vi povas demandi al nia teamano Miropiro ĉe la adreso miropiro2312 (heliko) gmail.com.
ADRESO:
Domov mládeže
(Obchodní akademie a Vyšší odborné školy ekonomické)
Kijevská 1909/7, 568 02 Svitavy-Předměstí
Mapeto de la urbeto kun indikoj aperas en FOTOALBUMO sur la dua paĝo kiel la lasta envice. Ni rekomendas printi ĝin por la vojaĝo.
El la trajnstacidomo vi eliru kaj iru rekten suben, sur la ĉefvojo turnu vin maldekstren kaj antaŭ ponteto trans la rivereto sekvu straton dekstren (Milady Horákové).
Kriza telefonnumero de Vlada kaze ke vi ekhavus iajn problemojn survoje, estas +420 774 999 091.
Surlokaj kondiĉoj
Loĝado estas certigita en mezlerneja studenthejmo en 2 kaj 3litaj ĉambroj (ĉiam 2 ĉambroj havas komunajn duŝejon, du lavabojn kaj necesejon).
La domo disponas ankaŭ pri 2 televidaj babil-/prelegĉambroj, kuirejo,
tabloteniso, ĉambro kun 4 komputiloj por via eksterprograma uzo, sendrata retaliro en la ĉambroj.
Manĝado okazos en la tutproksima manĝejo de la studenthejmo.
La programo okazos plejparte en 2 salonoj de la studenthejmo kaj en la Domo de Otttendorfer (en teretaĝa Esperanto-Muzeo kaj supra salonego por komunaj programoj.
Du komputilejoj kun po ĉ. 20 komputiloj estos disponeblaj en la gimnazio najbare de la studenthejmo.
Distanco inter E-Muzeo kaj gimnazio/studenthejmo estas kelkaj minutoj da refreŝiga promenado tra ĉarma historia ĉefplaco.
En najbara ĉambro de Esperanto-Muzeo troviĝas teejo kaj tuj apude vinoteko.
Por tiuj, kiuj deziros resti pli longe en Svitavy, eblas mendi sampreze (12 EUR/pers/nokto) tranoktadon en la romantika turo de la Esperanto muzeo (1 unulita ĉambro, 1 dulita ĉambro kaj 2ĉambra apartamento du- kaj trilita, kun komuna duŝejo/necesejo kaj akvoboligilo) - aŭ pli luksan tranoktadon en la hotelo aŭ pensiono (pli detala oferto sekvos). Laŭbezone eblas prizorgi kromajn tranoktojn antaŭ aŭ post la aranĝo en Prago aŭ Brno ev. vi povas provi uzi servojn de Pasporta Servo en Ĉeĥio (vidu http://www.pasportaservo.org/membraro?filter0=%C4%88e%C4%A5io&filter1=Jes